Templo memore al Zhuge Liang

蜀相Templo memore Lian

概述

蜀相
Templo memore al Zhuge Liang*
Kie trovas sin la templo por memori l’ ĉefministron?
Ĝi nestas ekster Chengdu** en Arbaro de cipresoj.
Verd-herboj inter ŝtupoŝtonoj plektas primaveron,
Surbranĉe birdoj trilas melodion ja sen ĉesoj.
Tri-foje l’ duk’ invitis vin al plan’ la ŝtata***,
Vi — sindoneme helpis du regn-estrojnkun sukcesoj,
Ve, vivoferis antaŭ ol akiri finan venkon.
Pri vi l’ herooj postaj larmis jen kun kor-opresoj.

相關

*Fama ĉefministro de Shu-regno dum la peiodo de Tri Regnoj en antikva Cxinio.
** Urbo en sudokcidenta Ĉinio, tiama ĉefurbo de Shu-regno.
*** “La duko” aludas Liu Bei, regnestron de Shu-regno, kiu, por ŝtataj aferoj, invitis tri fojojn Zhuge Liang por helpi sin, spite al ties ignorado, kaj finfine gajnis la talentan kompetentulon.

相關詞條

熱門詞條

聯絡我們